Puĉbuĉ’ “pederason”

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puĉbuĉ’ “pederason” estas poemo de ukraina prozisto, poeto, ĵurnalisto Jurij Vinniĉuk, aperinta sur la virtualaj paĝoj de Facebook (esp. - vizaĝlibro) en septembro de 2011. La poemo estas ekzemplo de postmodernismo kun tipaj ironio, "maldeca" ĵargono, parodio de famaj literaturaj verkoj kaj primitivaj kreaĵoj de t.n. sovetia kulturo de socialisma realismo. Refreno de la poemo reeĥas per sovetia propaganda frazo de Ilja Ehrenburg "Mortigu germanon".

Malgraŭ poemo ne estis surpaperigita, krimea komunisto L. Graĉ turnis sin al la prokurejo kaj akuzis aŭtoron je kontraŭreĝima komploto (pro aludo al la persono de prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ, kiu dum sia juneco laŭ onidiroj gajnis panon sian ĉiutagan per felĉapŝtelado, devenis de mineja regiono Donbaso, nomumis Tabaĉnik-on, alia ŝtelisto de muzeaj valoraĵoj laŭ aserto de vic-ĉefministro B. Kolesnikov, kiel ministro pri edukado kaj scienco) kaj nomis la poemon kiel speco de pornografio. Tio okazis fine de Januaro, 2012 kaj famigis personon de aŭtoro. Laŭ opinio de Vinniĉuk mem, la poemo jam fariĝis popola, ĝi estas tradukita en kelkaj lingvoj: la angla, la rusa, la usona.

La plej skandala vorto de la poemo "pederaso" (devenas de pederasto, bugrulo) en nuntempa ukraina lingvo signifas "malsignifan homon, kies agoj elvokas inciton, koleron" (Lesja Stavicka "Mallonga vortaro de ĵargona leksiko", ukraine Леся Ставицька, «Короткий словник жаргонної лексики»).

Eks-ministro de Internaj aferoj de Ukrainio Jurij Lucenko (nun malliberigita) pendigis tekston de la poemo sur la muro de sia ĉelo.

Teksto de la poemo[redakti | redakti fonton]

Puĉbuĉ’ “pederason”!

Ni devas – temp’ estas jam – ĉiu el ni
truditan decidon alfronti.
Ĉar super ni regas banditoj, blagistoj,
paŝtistoj de porkoj, friponoj,

ŝtatpovon kaperis kaj premis sub jugon,
trinkante homsangon vampire,
kaj malgraŭ ovbatoj ilia ĉefmoŝto
nin ĉiujn klifranden altiras.

Li estis bandito kaj restas bandito,
sed jam de supera fiklaso:
li ŝtelis felĉapojn, sed nun – milionojn:
puĉbuĉ’ “pederason”!

Li vendis la landon al fremdaj potencoj,
kun eĉ testamento Tarasa:
ĉar regas Tabaĉnik kaj moskvaj ŝamanoj –
puĉbuĉ’ “pederason”!

Tabaĉnik per balo sorĉistojn regalas,
stelbrilas juvele sorĉraso;
ni estas denove etrusoj kaj sklavoj:
puĉbuĉ’ “pederason”!

Neniam forgesos vin Ukraini’
se, karboministo Donbasa,
vi svingos ŝtalklingan pioĉon por ni:
puĉbuĉ’ “pederason”!

Se nin surteleros jam, plado por Kremlo,
– saliv' antaŭfrandas frikason –
malfruos! Do ek, senprokraste, tuj buĉu:
puĉbuĉ’ “pederason”!