Fratino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fratino estas virino, kiu havas la saman gepatron, kiun havas la antaŭe priskribita homo (antropologie nomata ego).

Fratino estas relativa nocio. Ĉiam oni povas diri nur ke la unua estas fratino de la dua, sed oni ne povas diri ke iu estas simple fratino.

Ankaŭ estadas diversaj okazoj pri tio, kiam fratinoj havas la sama(j)n :

  • ambaŭ gepatrojn ;
  • nur patron, oni konsideras ilin duonfratinoj;
  • nur patrinon, oni konsideras ilin duonfratinoj.

Fratino en religia senco[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la vorto fratino povas signifi ne biologian rilaton, sed religian aŭ moralan parencecon. Ĝenerale monaĥinoj estas nomataj fratinoj. En kelkaj eklezioj, sektoj, aŭ religiaj grupoj, ĉefe kristanaj, samreligianoj nomas sin fratinojkunfratinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]